Kartvela kuirarto

Aĝara ĥaĉapuri, farĉita de fromaĝo kaj kovrita per kruda ovo.

La kartvela kuirarto estas kombinaĵo de tradiciaj kartvelaj pladoj kaj trinkaĵoj, formita tra la jarcentoj. Estas signifaj diferencoj inter regionaj kuirartoj. Estas multe da viando, vino, vegetaĵoj, grajnoj kaj bestaj grasoj en orienta Kartvelio. La kuirarton de okcidenta Kartvelio karakterizas saŭcoj miksitaj kun juglandoj kaj papriko, pladoj kun vegetaĵoj kaj laktaĵoj. Kartvelio estas la hejmlando de vino, vitoj kreskas preskaŭ ĉie ĉi tie, kartvela vino estas metita en kavkruĉojn. La kuirarto estas la kombino de pladoj kaj trinkaĵoj origine (aŭ kun aparta stilo) de la kartveloj loĝintaj en Kartvelio aŭ preparita de la kartvela diasporo tra la mondo. La kartvela kuirarto estas unika en la lando, sed ĝi ricevis multajn influojn el la kuirartaj tradicioj de landoj de Mezoriento kaj Eŭropo. La kuirarto ofertas variecon da pladoj, kun multaj herboj kaj spicoj. Ĉiu historia provinco en Kartvelio havas sian distingigan kuirartan tradicion, kiel la megrela, kaĥeta, imereta, tbilisa, ktp.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search